Mi kredas ke estus pli bone meti nur sonaj blogerojn ĉi tie, anstataŭ videoblogerojn. Vere ne necesas vidi mian "parolantan kapon". Mi supozas ke mia voĉo estas pli tolerebla. Do mi devas esplori iun rimedon fari tion. Youtube subtenas nur video-dosierojn, laŭ mia kredo. Tamen, kvankam preskaŭ neniu legas la blogon, mi opinias ke estas grave subteni la lingvon per uzado. Ĉiu homo, kiu eĉ ekvidas la blogon ĉi tie, aŭ rimarkas la dosierojn ĉe Youtube, ricevas en la cerbo etan semon, tio estas, le aŭ ŝi vidas (eble nekonscie) ke Esperanto ankoraŭ vivas. Pro tio, mi ne malfieras pro la iom tedaj temoj de mia blogo.
Se mi ne amuzas, almenaŭ mi uzas...
Friday, November 3, 2006
Video estas troa
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
3 comments:
Dauxrigu!
Mi fresxe trovis vian blogaron, kaj mi sxatis gxin.
Mi lernas E-on kiel autodidakto, do mi malofte parolas per tiu bela lingvo. Auxskulti viajn mesagxojn plibonigas mian lernadon.
Dankon
Joel
Saluton!
Ankaux mi nun trovis vian blogon! (Danke al Vikipedio)
Anakaux mi proponas la Vi ke dauxrigu, tre tre bone vidi videoblogon esperante!
Mi tuj savis vian RSS-ligilon!
"Nur rekte kuragxe kaj ne flankigxante..."
Gxis la revido!
Ark
mi malkovris vian blogon per BlogSvarmo (Rigardi cxiutage en BlogSvarmo povas igxi tiom agrabla kutimo kiom legi la matenan tagazeton!)
kompreneble mi esperas, ke vi dauxrigos.
Esperantujo estas pli kaj pli vasta reto surtera!
Post a Comment