Thursday, March 8, 2007

La Rivero Delaware

Jen la rivero Delaware (Delavaro) dum frostega mateno.

Monday, March 5, 2007

Kion vi volas vidi en Filadelfio

Mi aĉetis novan videokaptilon, kaj nun mi povas kredi filmetojn pri diversaj vidindaĵoj en kaj ĉirkaŭ Filadelfio.

Monday, February 26, 2007

Pli pri Amikumu

Amikumu daŭras kreski, kaj nun ampleksas pli ol 800 anojn. Mi tre ĝuas spekti la fotojn tie, kaj la senton de apartenon al tutmonda komunumo.

De tempo al tempo, mi parolas al miaj studentoj pri Esperanto. Plejparte, ili ne multe interesiĝas, sed lastatempe mi montris al ili la retejon Amikumu, kaj tio havis fortan efikon. Ili vidis propraokule (rigardante la etajn verdajn stelojn en la mapo) la disvastiĝo le la parolantaro. Tio ja estas impona al tiuj, kiuj aŭ neniam aŭdis ion pri Esperanto aŭ kredas ke ĝi forpasis antaŭ multaj jardekoj.

Cetere oni povas rekomendi la retejon YouTube al tiuj, kiuj estas scivolemaj pri Esperanto, ĉar nun estas multaj E-filmetoj tie.

Sunday, January 28, 2007

Amikumu!

Mi tre kontentas vidi novan retejon por Esperantistoj: Amikumu . Ĝi estas socia retejo, por renkonti E-amikojn kaj ĝi ankaŭ estas valora por trovi samideanojn en via regiono. La fondinto, Chuck Smith, ankaŭ lanĉis la Esperantan vikipedion. Mi kredas ke Amikumu ja estas subteninda, kaj mi esperas ke ĝi pli kreskos kaj viglos. Nunmomente, ĝi havas 300 membrojn. Se vi legas ĉi tiun blogeron, membriĝu nun!

Friday, November 3, 2006

Video estas troa

Mi kredas ke estus pli bone meti nur sonaj blogerojn ĉi tie, anstataŭ videoblogerojn. Vere ne necesas vidi mian "parolantan kapon". Mi supozas ke mia voĉo estas pli tolerebla. Do mi devas esplori iun rimedon fari tion. Youtube subtenas nur video-dosierojn, laŭ mia kredo. Tamen, kvankam preskaŭ neniu legas la blogon, mi opinias ke estas grave subteni la lingvon per uzado. Ĉiu homo, kiu eĉ ekvidas la blogon ĉi tie, aŭ rimarkas la dosierojn ĉe Youtube, ricevas en la cerbo etan semon, tio estas, le aŭ ŝi vidas (eble nekonscie) ke Esperanto ankoraŭ vivas. Pro tio, mi ne malfieras pro la iom tedaj temoj de mia blogo.

Se mi ne amuzas, almenaŭ mi uzas...

Idiotismoj

Ĉi tiu blogero estas aparte enuiga! Pli ol kutime!

Friday, October 27, 2006

Sonlibroj

Jen la retadreso: http://www.geocities.com/sonlibro/

Saturday, October 14, 2006

Tamen kaj Cetere


Iu informis min, ke la vorto "Kajo" jam havas alian signifon en Esperanto, t.e., loko, kie oni trovas ŝipojn, ktp. Do, "kaje" jam signifas, "en maniero rilate al kajoj"...ne "cetere."

Sed "sede" estas en ordo!

Serĉi kunparolantojn