Saturday, January 14, 2006

Sona

Mi tre kontentas esti esperantisto, sed mi ankaŭ interesiĝas pri aliaj
planlingvoj, precipe tiuj kiuj tute ne similas Esperanton. Mi ne scias
ĉu iu alia planlingvo eblas preterpasi Esperanton, sed mi estas iom
dubema. Tamen, ĉiu esperantist konas la kritikojn kontraŭ la
Eŭro-devena vortprovizo de Esperanto. Ĉiukaze, mia interesiĝo pri aliaj planlingvoj ne temas pri ilia eblo preterpasi Esperanton. Temas pri la lingvoj mem.

Jam ekzistas planlingvoj kies vortoj estas pli "tutmondaj" (t.e., malplie Eŭropecaj) ol tiuj de
Esperanto, sed verŝajne neniu tia lingvo altiras multajn parolantojn
(aux eĉ parolontojn). Kial ne? Estas malfacile respondi tiun
demandon.

En la retejo http://www.rick.harrison.net/langlab/sonabook.html estas
e-libro, aperigita en 1935, pri la planlingvo Sona. Kvankam mi ne povas
paroli aux eĉ legi tiun lingvon, ĝi almenaŭ estas interesa. Ĝi
ampleksas 360 mallongajn radikojn, el kiuj oni kunmetas vortojn. Ili
estas plejparte unusilabaj, kaj facile elparoleblaj, dank' al la manko
de kunaj konsonantoj. Cetere, ĉiu radiko havas plurajn signifojn,
pli-malpli apudaj. Ili devenas de diversaj lingvoj, inkluzive
neokcidentajn.

Estas al mi interesa esplori la limitojn de wort-kunmetado. Esperanto
ja havas multajn eblojn tiajn, sed ĝi ankaŭ havas multajn radikojn.
Sona estas tia lingvo, kia nomiĝas "oligosintetika". Se mi rajtas
alivortigi, tio signifas "kunmetopeza", t.e., peza pro kunmetitaj
vortoj. Neniu natura lingvo estas tia, almenaŭ ne tiom kunmetopeza kiom estas
Sona. Ĉu kunmetopeza lingvo estas tro malfacile lernebla aŭ uzebla?
Ni ne scias. Kvankam mi apogas skemismon en Esperanto, kunmetopeza
lingvo estas preter skemismo. Estas pro tio ke Sona estas interesa.