Kvankam mi estas esperantisto, kaj Esperanto estas la sola planlingvo kiun mi parolas, mi ege interesiĝas pri aliaj planlingvoj. Ekzemple, Sona, kiun mi priskribis en alia blogero ĉi tie, estas interesa lingvo. Tamen, ĝi havas neniujn parolantojn. Nova interesa projekto estas Lingua Franca Nova, pri kio vi povas pli lerni ĉe http://lingua-franca-nova.net/. Ĝi estas lingvo tre "naturalisma" kompare al Esperanto, kaj tial ĝi pli similas al Interlingua kaj Occidental. Tamen la kreinto de LFN asertas ke ĝi ne baziĝas sur tiuj planlingvoj, sed estas "freŝa komenco."
Monday, September 11, 2006
Subscribe to:
Posts (Atom)